Ĉar mi baldaŭ forvojaĝos al Havajo (fakte, mi forvojaĝos dimanĉe—nun mia vojaĝo estas nur sep tagoj for!), hodiaŭ mi kaj mia patrino organizis pasportojn, dokumentojn, kaj aliajn aferojn. Mi ankaŭ praktikis la muzikon.

Vespere mi ĉeestis ĥoran provludon. Kiam mi revenos, mi kantos kun tiu ĥoro en loka koncerto.