tago deka

4 komentoj

Hodiaŭ estis plia senteknologia tago, ĉar mi hieraŭ preterlasis ĝin. Do, mi faris multon; mi legis, ordigis mian dormĉambron, praktikis la fluton, kaj komencis verki mian musikan komponaĵon.

Vespere, mia familio spektis la sesan ‘Hari Poter’n filmon—”Hari Poter kaj la Duona-Sanga Princo [angle: Harry Potter and the Half Blood Prince]”.

Advertisements

tago sepa

Komenti

Hodiaŭ, la kuniklido de mia frato malsanas. Ŝi havis lakson, kiu estis kaĉa, do ni devis purigi ĝin. Ni pensas, ke ŝi lastvespere manĝis tro da greson.

Mia studenta karto alvenis, do hodiau posttagmeze ni iris al la fervojejo, kaj mi aĉetis mian veturbileton. Mi nun estas pli maltrankvila pri mia devena sola trajnveturo!

Vespere mia familio spektis ‘Hari Poter kaj la Ordena de la Fenikso [angle: Harry Potter and the Order of the Phoenix]’n. Mi pensis, ke mi estis vidinta ĝin, sed mi nun pensas, ke mi dum dormiĝis, ĉar mi ne memoris la duan duonon!

***

La demando de hodiaŭ estas: Rakontu pri memorinda laborpostenintervjuo. Sed, mi neniam travivis laborpostneintervjuo, kvankam mi estas havinta du laborpostenojn. Do, mi ne havas memorindan laborpostenintervjuon. Tiu estas feliĉa, ĉar estas malfrua, kaj mi devas dormi! Bonan nokton!

tago tria, kvara, kaj kvina

Komenti

Mi kune ĝisdatigas pri tri tagoj!

Lundo, hieraŭ, kaj hodiaŭ ĉiuj estas maldiligentaj tagoj. Plejparte, mi praktikis la fluton, ĉar dum marto mi vojaĝos al Havajo kun muzikistaro. Post du semajnoj, mi vojaĝos al kunveno kun cetera muzikistoj. Tie, ni kune praktikos. Mi ankaŭ legis.

Dum lundvespere, mia familio daŭris spekti la ‘Hari Poter’ serion. Specife, ni spektis ‘Hari Poter kaj la Pokalo Kiu Enhavas Fajron [Angle: Harry Potter and the Goblet of Fire]’.

tago dua

Komenti

Dum dimanĉo, mi hejme restis. Unu el miaj celoj dum 2011 estas fondi ĉiusemajnan unu tagon, kie mi ne uzas teknologion. Mi elektis dimanĉojn, do tiu estis mia unua. Nuntempe, komence, mi nur ne uzas komputilojn kaj interreton.

Mi amuzas mem per matematika hejmtasko, legado, kaj fluta praktiko. Posttagmeze, mia familio vizitis miajn geavojn. Vespere, ni spektis “Hari Poter kaj la Arestito el Azkaban [Harry Potter and the Prisoner of Azkaban]”n.

Mi kuiris novan recepton (‘fettuccini alfredo’), kiu estis bona, sed ne bonega! Ĝi ne havis fortan guston.