tago dek dua

Komenti

Hodiaŭ estis PLIA maldiligenta tago. Mi devis pensi pri tio, kiam mi komencis la blogon, ĉar nuntempe estas lerneja ferioj—kaj mi ĉiam estas maldiligenta dum ferioj!

Posttagmeze, du el nia familiaj amikoj vizitis. La virino, mia patrino rekontis kiam ili ambaŭ havis ok jarojn. Ŝia filino, kiu havas dek du jarojn, venis kun si, kaj ili rekontis niajn kuniklidojn. (Hieraŭ vespere—aŭ eble ĉi hodiaŭ matene—unu el la kuniklidoj eskapis. Sed ni feliĉe kaptis ŝin!)

[ETA: Ho, mi forgesis! Mi hodiaŭ ankaŭ kuiris vespermanĝon!]

tago sepa

Komenti

Hodiaŭ, la kuniklido de mia frato malsanas. Ŝi havis lakson, kiu estis kaĉa, do ni devis purigi ĝin. Ni pensas, ke ŝi lastvespere manĝis tro da greson.

Mia studenta karto alvenis, do hodiau posttagmeze ni iris al la fervojejo, kaj mi aĉetis mian veturbileton. Mi nun estas pli maltrankvila pri mia devena sola trajnveturo!

Vespere mia familio spektis ‘Hari Poter kaj la Ordena de la Fenikso [angle: Harry Potter and the Order of the Phoenix]’n. Mi pensis, ke mi estis vidinta ĝin, sed mi nun pensas, ke mi dum dormiĝis, ĉar mi ne memoris la duan duonon!

***

La demando de hodiaŭ estas: Rakontu pri memorinda laborpostenintervjuo. Sed, mi neniam travivis laborpostneintervjuo, kvankam mi estas havinta du laborpostenojn. Do, mi ne havas memorindan laborpostenintervjuon. Tiu estas feliĉa, ĉar estas malfrua, kaj mi devas dormi! Bonan nokton!