tago deka

4 komentoj

Hodiaŭ estis plia senteknologia tago, ĉar mi hieraŭ preterlasis ĝin. Do, mi faris multon; mi legis, ordigis mian dormĉambron, praktikis la fluton, kaj komencis verki mian musikan komponaĵon.

Vespere, mia familio spektis la sesan ‘Hari Poter’n filmon—”Hari Poter kaj la Duona-Sanga Princo [angle: Harry Potter and the Half Blood Prince]”.

tago dua

Komenti

Dum dimanĉo, mi hejme restis. Unu el miaj celoj dum 2011 estas fondi ĉiusemajnan unu tagon, kie mi ne uzas teknologion. Mi elektis dimanĉojn, do tiu estis mia unua. Nuntempe, komence, mi nur ne uzas komputilojn kaj interreton.

Mi amuzas mem per matematika hejmtasko, legado, kaj fluta praktiko. Posttagmeze, mia familio vizitis miajn geavojn. Vespere, ni spektis “Hari Poter kaj la Arestito el Azkaban [Harry Potter and the Prisoner of Azkaban]”n.

Mi kuiris novan recepton (‘fettuccini alfredo’), kiu estis bona, sed ne bonega! Ĝi ne havis fortan guston.